Subtekstoj

El Vikio

Saltu al: navigado, serĉo

Mi tradukis kaj subtekstigis kelkajn filmojn en Esperanton ("La horoj" = "The Hours", "Estas mirinda vivo" = "It's a Wonderful Life") kaj helpis Anna pri tradukado de aliaj ("Ŝuldo" = "Dług", "Dekalogo 4", "Dekalogo 10"). Jen miaj konsiloj.

Enhavo

Lingvaj kinaj aferoj pri subtekstoj

Kelkaj rimarkoj:

  • Uzu verajn ĉapelitajn literojn. Ĝenas spekti Esperantajn subtekstojn kun x-sistemo, h-sistemo, aŭ literoj kun markoj francaj, bosnaj, ajnaj anstataŭ Esperantaj.
  • Via unua traduko probable ne taŭgas. Redaktu, simpligu, korektu.
  • Multaj Esperantistoj ne legas Esperanton tiom rapide, kiom ili legas la propran denaskan lingvon.
    • Simpligu la tekston, forigi nenecesajn vortojn, ne uzu obskurajn vortojn kaj gramatikaĵojn.
    • Plilongigi la tempojn. Se vi uzas denasklingvajn subtekstojn kiel bazon, notu ke ofte la komenc- kaj fin-tempoj estas iom fuŝaj, kaj certe vi povas montri la Esperantajn subtekstojn sur la ekrano pli longe por helpi homojn legi ilin.
  • Peti konsilojn de aliaj Esperantistoj, precipe kun alia denaska lingvo ol via, por trovi erarojn kaj netaŭgajn neklarajn nacilingvajn idiotismojn en via traduko. Ju pli da spertaj okuloj diversnaciaj, des malpli da eraroj kaj nekompreneblaĵoj.
  • Spektu vian filmon plurfoje, dum periodo de semajnoj aŭ monatoj, ĉar vi rimarkos problemojn kiujn vi tute ne rimarkis antaŭe.
  • Spektu vian filmon dum la Esperantaj eventoj, kie vi montras ĝin, kaj fari notojn se vi rimarkas erarojn, por ke vi korektu ilin poste. Krome vi povas konstati problemojn pro reago de la spektantaro, ekzemple se neniu ŝajnas kompreni iun bonan ŝercon, eble via subteksto estis tro komplika aŭ tro mallonge videbla por legi.
  • Por fari bonan subtekstadon, vi elspezos plurdekajn horojn. La unua traduko estas nur la komenco. Ne ĉesu ĉe la unua traduko, se vi vere volas prezenti bonan Esperantan tradukon. La unua traduko estas la facila laboro! Post tio, vi devas poluri, korekti, simpligi, plilegebligi, ŝanĝante ne nur la tekston sed la tempojn.
  • La nacilingva bazo, per kiu vi komencas traduki, havas tempojn kaj dividojn en la teksto, kiuj ofte ne taŭgas por la traduko. Spektu la filmon kaj aŭskultu: kie estas la paŭzoj? Kie estas senca loko por dividi longan tekston? Aŭ pli bone, ĉu estas solvo por prezenti la tutan diraĵon simpligitan kune sur la ekrano? Ofte pli facilas legi tutan frazon videblan sur la ekrano (eĉ en kelkaj linioj) ol legi unu linion post la alia, ĉar fojfoje ni rapide relegas partojn de frazo por pli kompreni.

Teĥnikaj aferoj por fari subtekstojn

Estas diversaj manieroj prepari kaj prezenti filmon kun Esperantaj subtekstoj. Mi prezentas kion mi faris (kun Windows - mi nun uzas Linukson kaj eble devas malkovri novajn teĥnikojn...)

Notu bone: Mi ne prezentas ĉiujn detalojn, ĉar tio ne realismas... Sciu ke se vin interesas subtekstigado, vi bezonas esti kuraĝe esplorema pri komputilaj programoj por mem gajni la specifajn detalojn kaj gajni la necesan sperton. Via unua projekto estos malfacila kaj malrapida eble, sed la dua estos pli sperte farita! Kaj estas pluraj programoj kiuj povas fari la subajn taskojn, do vi certe povas provi aliajn. La sola averto estas pri specifaj programoj estas ke la plejmulto de montriloj ne traktas Unikodon bone. Ĉiuokaze, bonŝancon, kaj ĝuu la laboron!

Mi faras ke estas AVI-formata filmo kaj aparta teksta dosiero kun la subtekstoj. Tiam oni uzas programon kiel BSPlayer por montri la AVI-filmon kaj (samtempe) la programo prezentas la subtekstojn sur la ekrano kun la filmo. La avantaĝo de tio estas, ke vi povas facile redakti, ŝanĝi, plibonigi la subtekstojn ĉar ili estas en aparta malgranda teksta dosiero. La malavantaĝo estas ke montri la filmon postulas specialan programon kiel BSPlayer, ĉar la plejmultego de tiaj filmprezentaj programoj fuŝege traktas Unikodon (kiun vi bezonas por havi ĉapelitajn literojn). Oni povas ankaŭ krei AVI kun la subtekstoj en la filmo mem, do estas unuopa AVI, kiu simpligas la montradon sed malsimpligas korektadon.

Elpreni informon de DVD

Se vi ne jam havas AVI-version de la filmo, sed vi havas DVD, vi povas krei AVI-version per programo, ekzemple Fair Use Wizard. Tiaj program povas ankaŭ elpreni la (apartajn) subtekstojn de la DVD, por ke vi havu komencan dosieron kun komenc- kaj fin-tempoj de ĉiu subteksto. Mi ne detale klarigas uzon de Fair Use Wizard, se plejparte uzu la rekomendatajn opciojn, kaj elektu taŭgan grandecon por la AVI-dosiero, por ke ĝi sidu sur 1 KD, ekzemple.

Redakti subtekstojn

Kiam vi havas AVI kaj apartan subtekstan dosieron, vi povas sufiĉe facile redakti ĝin per tiucela program, ekzemple Subtitle Workshop. Tia programo montras la filmon kun viaj aktualaj subtekstoj kaj vi povas ŝanĝi la tekstojn kaj iliajn tempojn.

Ekzistas multegaj formatoj de subtekstaj dosieroj. Mi rekomendas ".SSA" (Sub Station Alpha) ĉar mi scias ke BSPlayer povas trakti tion.

Teĥnika problemo estas ke Subtitle Workshop ne traktas Unikodon, do vi redaktu Esperanton per ikso-sistemo, kaj poste uzu alian programon por traduki tiun tekstan dosieron de ikso-sistemo al Unikodo kun veraj ĉapelitaj literoj. Tiucele vi povus uzi UniRed, ekzemple. Atentu ke vi savu la Unikodan version en formato UTF-8, kun BOM-bajtoj (ĉar BSPlayer postulas tion).

Kontrolu literumadon de la subtekstoj

La specifaj subtekstaj redaktiloj ne havas manieron kontroli la lingvan kvaliton de la subtekstoj (laŭ mia scio). Sed la subtekstaj formatoj ĝenerale estas normala teksto sen specialaj kodoj, do eblas simple rigardi ilin per normala tekstredaktilo, kaj uzi ties literuman kontrolilon, ekzemple Open Office. Tiel vi probable kaptos diversajn ĝenajn tajperarojn kaj misliterumaĵojn, kaj tiel plibonigos viajn subtekstojn!

Montri filmon kun subtekstoj

Multaj tiparoj ne enhavas Esperantajn ĉapelitajn literojn, do elektu taŭgan tiparon, ekz MS Arial.

Mi scias ke iuj versioj de BSPlayer (por Vindozo) traktas Unikodon kaj iuj ne. Kredeble la plej aktuala versio devas. Ĝi estas elektema pri ĉeesto aŭ ne de la BOM-bajtoj je komenco de la subteksta dosiero, verŝajne depende de versio de BSPlayer. Mi ne povas detale helpi; mi eĉ ne plu uzas Vindozon.

Por Linukso, mi rekomendas Mplayer. Ne ŝajnas gravi ĉu la subteksta dosiero havas BOM aŭ ne. La vidaj fasadoj por Mplayer (ekzemple Totem) havas diversajn erarojn ebligi subtekstojn, sed per la Linuksa komandlinio eblas lanĉi ĝin sukcese, ekzemple mi kreis "shellscript" nomatan "montru" kun unulinia enhavo:

mplayer -utf8 -sub $1.eo.ssa $1.avi -subfont-text-scale 4

Kun mia portebla Asus-komputileto, estis ĝenaj stumbloj en la sono ĝis mi aldonis opciojn:

-framedrop -autosync 0 -mc 0

kio tre helpis redukti tiun problemon, kaj ni montris plurajn filmojn dum SES 2009 per mia Asus-komputileto tiel.

Aliaj informoj