Retpoŝto kaj ĉapelitaj literoj

El Vikio

Saltu al: navigado, serĉo

Oftega demando estas "Kiel uzi ĉapelitajn literojn en retpoŝto?"

La simpla respondo estas ke ne estas metodo kiu garantias sukceson.

En retpoŝtlistoj kun pluraj membroj, preskaŭ certas ke vi malsukcesos. Aŭ neniuj vidos viajn ĉapelitajn literojn (se vi sendos malbone), aŭ iuj vidos kaj iuj ne vidos ilin (se vi sendos kiel eble plej bone).

La problemo estas ke la normoj de retpoŝto kreiĝis antaŭ longa tempo kiam programistoj nur pensis pri la angla, do la literoj en la literaro ASCII. Por reprezenti Esperantajn ĉapelitajn literojn, kiuj ne estas en ASCII, oni bezonas uzi Latin-3, Unikodon, aŭ simile... Retpoŝto trapasas multajn programojn kaj komputilojn inter la sendanto kaj la ricevanto. Bedaŭrinde multegaj programoj kiuj sendas, plusendas, kaj montras retpoŝton estas malnovaj, kaj ili ofte fuŝas neanglan tekston. Se eĉ nur unu el la programoj survoje mistraktas la tekston, tiu ricevonto ne vidos la ĉapelitajn literojn.

Do se vi sendas mesaĝon al retpoŝtlisto (ekz de yahoogroups), simple uzu x-sistemon (kiel ĉi tio), h-sistemon (kiel chi tio), ktp por reprezenti ĉapelitajn literojn, ĉar se vi provas sendi verajn ĉapelitajn literojn, preskaŭ certas ke iuj membroj ricevos ruban tekston anstataŭ Esperantan tekston... kaj tiam aperos pli da ĝenaj mesaĝoj en la grupo pri ĉapelitaj literoj en retpoŝto. :)

(Jes, yahoogroups havas opciojn por provi elekti Unikodon, ktp kiam oni sendas mesaĝon per ĝia interfaco. Tamen tio garantias nenion, ĉar sukceso dependas ankaŭ de la pluraj programoj kiuj traktos la retpoŝton post kiam yahoo sendas ĝin.)

Notu: tio ne signifas ke ne eblas sendi ĉapelitajn literojn en specifaj kazoj. Ekz mi scias ke gmail.com bone traktas Unikodon, do oni povas sukcese sendi ian ajn tekston (Esperantan, polan, ktp) rekte de gmail-konto al alia gmail-konto.