Esperanto
El Vikio
Mi komencis studi Esperanton je 2003-04-11 post kiam mi studis [Loĵban]on (kiu estas pli malfacile kaj ne havas multajn parolantojn) dum nur 4 tagoj...
Enhavo |
Por komencantoj
- http://lernu.net estas bonegegega retpaĝaro kun lecionoj, vortaroj, ludoj, ekzercoj, ktp.
- http://www.cursodeesperanto.com.br estas bonega programo por Vindozo kaj Linukso.
Vortaroj
- http://www.reta-vortaro.de/revo/ estas bonega multlingva kunlabora vortaro
- http://lernu.net havas facilan simplan (ofte tro simplan) vortaron
Sakraĵoj en/eo
- http://mindprod.com/esperanto/dirty.html
- http://www.insultmonger.com/swearing/esperanto.htm
- http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html
- http://www.notam02.no/~hcholm/altlang/ht/Esperanto.html
Konsiloj
Multaj Esperantistoj havas sintenon ke ili povas konversacii en Esperanto, do ili "finis" lerni la lingvon, kaj ne indas daŭre studi aŭ pliboniĝi. Tiel estas eternaj komencantoj, kaj eĉ tre spertaj longtempaj Esperantistoj kiuj daŭras fuŝas akuzativon ("Mi ŝatas tiun filmo"), misuzas vortojn ("Mi mankas monon"), misprononcas aferojn ("fa-MI-ljo" anstataŭ "fa-mi-LI-o", "po-LI-ti-ka" anstataŭ "po-li-TI-ka"), ktp. Ni ĉiuj faras erarojn, kaj se oni ne zorgas, oni ĉiam faros multajn erarojn. Anstataŭe kial ne fari iom da strebo por plibonigi la lingvonivelon?
- Faru ekzercojn kaj ekzamenojn ĉe http://lernu.net por malkovri kiaj estas viaj eraroj kaj malfortoj.
- Legu Esperanton ĉiutage. Gazetoj, libroj, retpoŝtlistoj, retaj taglibroj, ktp povas doni daŭran ekzercadon.
- Parolu kun lokaj Esperantistoj ofte. Se ekzistas klubo, partoprenu. Se ne, provu krei. Iru al internaciaj renkontiĝoj por paroli kun Esperantistoj de diversaj landoj kun diversaj parolmanieroj.
- Aŭskultu podkastojn, radioelsendojn, muzikon, ktp.
Vortstoko
- http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_falsaj_amikoj
- http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_paronimoj
- http://reta-vortaro.de
Por lerni kaj memori novajn vortojn:
- Marku ilin per krajono dum vi legas en Esperanto.
- Ekzercu vin ĉiutage per paperaj vortkartoj aŭ programo (mi uzas jMemorize, sed kompreneble ekzistas multaj tiaj programoj).
- Abonu retpoŝtlistojn por ricevi "vorton de la tago", ekzemple de http://lernu.net kaj http://travlang.com/wordofday - krom la lernado de pliaj vortoj, tio ankaŭ pensigos vin pri Esperanto ĉiutage.
Gramatiko
- http://www.bertilow.com/pmeg/ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (legebla rete kaj paperlibre)
- "Being Colloquial in Esperanto" de David K. Jordan (anglalingva libro havebla de ELNA)
